Sub la nocio plukinstrumento en la muziko ariĝas kordinstrumentoj (kordofonoj), je kiuj oni sonigas kordon per plukado aŭ frapado, plejofte per la fingropintoj aŭ plektro. La klaviceno, kies kordojn plukas plumtuboj (aŭ dornformaj plektroj), ja estas kordinstrumento laŭ la songenerado, tamen oni kategoriigas ĝin kiel klavarinstrumenton.
La kordinstrumentojn oni kutime klasifikas en liutinstrumentojn, citrojn kaj harpojn .
Ankaŭ arĉinstrumentoj foje estas plukataj; la ludinstrukcio por tio nomiĝas pizzicato (laŭ la itala por pinĉi).
Plukilorkestro estas okupata per la voĉoj 1-a mandolino, 2-a mandolino, mandolo, gitaro kaj (kutime ankaŭ plukata) kontrabaso.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search